Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/93

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

alfabeto ne havas por si literojn. Kion tiam fari? Tio ĉi ne estas speciala demando de nia lingvo, ĝi estas egala demando por ĉiuj ekzistantaj lingvoj kaj en neniu el ili ĝi estas ankoraŭ solvita ĝis nun. Nenia lingvo ĝis nun havas la eblon prezenti precize ian vorton, en kiu sin trovas sonoj fremdaj por tiu ĉi lingvo. Ne parolante jam pri la sonoj de nacietoj malgrandaj kaj malproksimaj, eĉ la sonojn de la nacioj plej gravaj kaj plej najbaraj neniu el niaj lingvoj povas prezenti; tiel ekzemple la slavoj povas precize prezenti preskaŭ neniun vorton el la lingvoj romana-germanaj, kaj tiuj ĉi lastaj — preskaŭ neniun vorton slavan; eĉ la slavaj popoloj inter si kaj la romana-germanaj inter si ne havas la eblon precize esprimi skribe la vortojn unuj de la aliaj.

Sed en la lingvo Esperanto tiu ĉi granda, kvankam natura, manko ekzisti ne devas. La celo de nia lingvo estas, servi kiel ligilo inter la popoloj, kaj tial ĝi devas havi la eblon esprimi la sonojn de ĉiuj lingvoj. Ni jam diris, ke enpreni ĉiujn sonojn en nian alfabeton estus tre maloportune, — kontraŭe, en la alfabeto ellernota de ĉiuj esperantistoj devas sin trovi sonoj nur tute klaraj, difinitaj, por ĉiuj bone ellerneblaj kaj elparoleblaj; sed ekster la alfabeto pure esperanta ni devas havi ankoraŭ provizan alfabeton por fremdaj sonoj; tiu ĉi proviza alfabeto por la amaso de esperantistoj estas tute ne bezona kaj neniu devas ĝin lerni; ĝi ekzistas nur por la filologoj kaj servas al ili kiel kondiĉa rimedo por esprimi klare kaj unuforme la sonojn ne trovatajn en nia lingvo. Sendube tia proviza alfabeto, perfekta kaj plena, iom post iom estos kreita de personoj pli kompetentaj ol ni, kaj por ebligi tiun ĉi kreadon ni[1] petas niajn amikojn sendi al ni siajn konsilojn kaj opiniojn tuŝante[2] tiun ĉi demandon. Sed ĉar sendube ĝis la fina kaj firma kreiĝo de tia perfekta proviza alfabeto pasos ankoraŭ longa tempo kaj ni dume jam nun devas havi ian unuforman manieron de esprimado por la diversaj fremdaj sonoj; tial ĝis tiu tempo ni proponas nian propran sistemon por la plej gravaj fremdaj sonoj. En la ricevotaj proponoj, kiujn ni kredeble presados en nia gazeto, tiuj samaj sonoj estos sendube esprimataj en alia maniero, ol la nia; sed por eviti konfuzon kaj malegalan komprenadon de la samaj sonoj, ni petas niajn legantojn memori, ke malgraŭ ĉiuj presotaj teoriaj proponoj nia sistemo restos neŝanĝita kaj netuŝebla ĝis ia alia sistemo oficiale okupos ĝian lokon. Por la okulo nia sistemo estas iom neoportuna;

  1. Tion povis diri nur la redaktanto aŭ la administranto de la gazeto; Zamenhof estis kaj la unu kaj la alia.
  2. tiel!