Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/94

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

multe pli bone estus krei por la fremdaj sonoj novajn literojn aŭ doni certajn signetojn al la literoj jam ekzistantaj; sed ĉar tiuj ĉi literoj estas uzataj tre malofte, tial neniu presisto volos prepari por ili apartajn tipojn kaj tiel ilia uzado en okazo de bezono estus praktike neebla. Tial ni signas la fremdajn sonojn per literoj en krampoj. Ni parolos tie ĉi nur pri la fremdaj sonoj plej gravaj.

1) La germanaj sonoj ä, ö, ü (la francaj ai, è, eu, oeu, u) estas esprimataj per a(e), o(e), u(e);

2) la molaj konsonantoj (ekzemple en la lingvoj slavaj) estas esprimataj per (j) post la konsonanto;

3) la malmolaj konsonantoj — per ({{f*|u|u) post la konsonanto;

4) la naza n (franca, pola) — per n(g);

5) la angla th en „think“ — per t(h);

6) la angla th en „father“ — per d(h);

7) la meza sono inter a kaj o — per a(o).

Per la montritaj malmultaj signoj, kiujn ellerni kaj memori estas afero tre facila, ni povas esprimi tute klare kaj precize preskaŭ ĉiujn sonojn de ĉiuj eŭropaj lingvoj, malgraŭ ke tiuj lingvoj mem por ilia esprimado uzas tre grandan nombron da diversaj signoj kaj multon da tre malfacilaj „reguloj de legado“. Se ni ekzemple volas precize esprimi la germanan tradukon de „urso“, „leono“, „dolĉa“, la rusan de „glacio“, „morto“, „estis“, la anglan de „pensi“, „patro“, „bone“, la francan de „mia“, la polan de „cigno“, „klafto“ k. c., — ni skribos: „ba(e)r“, „lo(e)ve“, „zu(e)s“, „l(j)od“, „sm(j)ert(j)“, „b(u)il(u)“, „t(h)ink“, „fad(h)er)“, „ŭel“, „mon(g)“, „l(u)aben(g)dz(j)“ (oni elparolas ankaŭ alie — „l(u)aben(g)dj(j)“, „son(g)jen(j)“ k. c.

Ankaŭ per la akcento kaj per malegala longeco de la vokaloj multaj lingvoj diferencas[1] de nia lingvo. Tion ĉi ni esprimos per la signoj, kiuj ordinare estas uzataj por tiu ĉi, ekzemple: à, ā, ă.

N-ro 36.
paĝ. 17—20

Pri la manieroj de vastigado[2]

Estas tute sendube, ke la plej grava laboro, kiun ni povas fari, kaj la plej granda utilo, kiun ni povas alporti al nia afero, estas — kiel eble plej multe disvastigi ĝin en la mondo. Ni povas eĉ diri, ke, almenaŭ por la unua tempo, sur tiun ĉi punkton devas esti turnita nia tuta atento kaj ĉiuj niaj penoj.

  1. tiel!
  2. Ĉi tiu ĉefartikolo de la gazeto sendube estas verkita de Zamenhof mem.