Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/96

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

„nova lingvo“, ili pensas, ke ĝi estas ia nove naskita, deka aŭ centa lingvo tutmonda; pensante, ke la artikoloj, kiujn ili de tempo al tempo legis, parolis ĉiu pri alia lingvo, ili kun ekkrio: „ankoraŭ unu nova lingvo tutmonda!“ ĵetas la gazeton kaj la artikolo, anstataŭ inklinigi ilin al nia afero, ankoraŭ pli ilin malproksimigas de ni. Tiom pli, ke ekster la du pretaj lingvoj, Volapük kaj Esperanto, efektive ofte aperas diversaj rapide bakitaj kaj rapide mortantaj projektoj kaj projektetoj, kiujn la gazetoj, ne analizante la esencon, kutimis prezentadi al siaj legantoj sub la nomo de novaj lingvoj tutmondaj. Tial se ni rakontas al la legantoj pri „nova lingvo nomata Esperanto“, ni subtenas ilin en ilia erara opinio, ke Esperanto estas „unu el la multaj lingvoj tutmondaj“; ni devas paroli al la legantoj pri „la (t. e. sendube konata, ofte priparolita) lingvo Esperanto“. Parolante pri nia lingvo, ni ne devas sen bezono paraleligi ĝin nek kun Volapük, nek kun la diversaj efemeraj projektoj, ĉar en la okuloj de la amaso, kiu kritiki ne scias kaj ne volas, tia paraleligado diskreditigas nian aferon, prezentante ĝin kiel „unu el multaj“.

2. Ni diris jam siatempe, ke parolante pri nia lingvo, ni devas ĉiam uzadi unu solan nomon „la lingvo Esperanto“, por ke la publiko kutimu je la nomo, ekmemoru kaj ekrespektu ĝin kaj ne pensu, ke oni ĉiufoje parolas pri aliaj lingvoj. Tiel ekzemple ni havis jam mem la okazon vidi, ke unu gazeto, kiu jam kelkajn fojojn alportis artikolojn kaj sciigojn pri nia lingvo sub la nomo Esperanto, ricevinte unu belan matenon broŝuron portantan sur la titola paĝo la nomon „internacia“, ekkriis: „ankoraŭ unu lingvo tutmonda! kiam estos fino!?“ Tiel, dank’ al alia nomo, broŝuro devanta batali por nia afero — kontraŭ sia propra volo batalis kontraŭ nia afero! La nomon, la nomon! Ĉiam tiun ĉi saman nomon! Ne forgesu, kiel eble plej ofte ripetadi al la publiko la nomon de nia lingvo!

3. Parolante pri nia lingvo, oni ĉiam devas proponadi ne akcepti ĝin, sed aliĝi al ĝi, oni devas paroli pri ĝi ne kiel pri nova lingvo, kiu volas nun serĉi al si amikojn, sed kiel pri lingvo jam praktike ekzistanta, disvastiĝanta, havanta jam multajn adeptojn en diversaj landoj, havanta jam sufiĉe grandan literaturon ĉiam kreskantan. La plej grandaj teoriaj laŭdoj sur la plejparton de la publiko ne efikas tiel fruktoporte, kiel la rakontoj pri sukcesoj. Ni ne devas forgesi, ke por la plej prudentaj moralaj predikoj la mondo ĉiam restas absolute surda, sed rapide alflugas al vi la mondo, se ĝi vidas, ke vi havas sukceson. Por ni mem ni povas scii, ke nia laborado estas ankoraŭ tre malfacila kaj eble longe ankoraŭ postulados de ni