Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/98

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

batalo inter Esperanto kaj Volapük, kiuj ambaŭ estas lingvoj pretaj, pripensitaj, prilaboritaj, praktike elprovitaj kaj dank’ al sia plej granda reguleco kaj facileco estas konformigitaj je la bezonoj de la publiko ne multelingva (ĉar homoj lingve instruitaj ja ne tre multe bezonas lingvon internacian), ni montradis, ke la lingvo Esperanto malgraŭ sia absoluta reguleco kaj facileco penis kiom nur eble konservi la neŝanĝitan formon de la vortoj. Tiu ĉi eco de nia lingvo ne apartenas al ĝiaj ecoj plej gravaj, kaj en la antaŭparolo al nia lernolibro ni parolis pri tiu ĉi eco nur kelkajn vortojn. Al la personoj, kiuj de la tempo de disputoj kun Volapük ellaboris al si la eraran opinion, ke por fari bonan lingvon tutmondan oni devas nur lasi la vortojn neŝanĝitaj, ne zorgante pri prilaborado, reguleco, facileco k. c. — ni povas proponi, ke ili prenu la unuan trovitan vortaron francan, anglan aŭ latinan, represu ĝin neŝanĝite[1] kun ia laŭta titolo — kaj ili laŭ sia propra opinio havos la plej perfektan lingvon tutmondan, ĉar la lingvo franca, angla aŭ latina estas jam nun sen vortaro komprenata de la tuta instruita mondo multe pli precize ol ĉiuj efemeraj projektoj. La lingvo Esperanto estas kreita en la sekvanta maniero: estas prenitaj la plej konataj vortoj de la lingvoj ariaj kaj tre garde preparitaj tiel, ke ili alformiĝu al absolute regula gramatiko, ortografio kaj praktika uzebleco, kaj ke la vortoj kaj formoj ne venu en kolizion unu kun alia. Sed se vi tiun saman materialon, kiun uzis nia lingvo, prenos kaj prezentos sub ia nova nomo en ĝia formo rudimenta kaj neprilaborita, — ĉu tio ĉi estos ia paŝo antaŭen? Se la aŭtoroj de la projektoj, anstataŭ rapidi kun la publikigado, farus antaŭe longajn kaj vastajn praktikajn provojn kun siaj projektoj, ili baldaŭ vidus, ke amaso da vortoj ne estas ankoraŭ lingvo kaj ke facila komprenebleco por instruituloj ne estas ankoraŭ tio sama, kio facila ellernebleco kaj senerara preciza uzebleco por la tuta mondo. Se la projektistoj, kiuj teorie prezentas al si la aferon tre facila, rigardas siajn projektojn serioze kaj volas provi doni al ili realan formon, ili baldaŭ vidos, ke inter enrigardi en densan arbaregon kaj inter sukcese trairi ĝin estas ankoraŭ multaj grandegaj paŝoj, pri kiuj ili teorie ne sonĝis; kaj se ili eĉ havus sufiĉe da pacienco kaj se prosperus al ili al la nomo de sia projekto ellabori ankaŭ sinteni povantan korpon, tiam ni povus diri al ili, ke lingvo, por kies ellernado oni devas antaŭe koni kelkajn plej gravajn ekzistantajn lingvojn kaj en kiu grandan nombron da vortoj, kiuj estas facile fareblaj

  1. tiel!