Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof - Kelkaj noveloj, 1909.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

Vi devas labori, virino Hekala, kvankam por volupto vi estis kreita.

Maljunuloj revenis sur siajn altajn turojn, prenis ĉizilojn, kaj ree notas sur brikoj siajn signojn. Ili ankaŭ mezuras vojiron de steloj, ĉesinte mezuri tiun de koketinoj.

Militistoj ne surmetas festan veston, kaj konsideras vinon, kiel abomenaĵoj. Ili nur ekzercadas sin en uzado de armiloj kaj streĉado de pafarkoj.

Do ili estas severaj, kaj ne ridetantaj. Ili devas esti bravaj, kaj ne agrablaj.

Ankaŭ neniu frivola kanto makulas plu la buŝojn; nek kanto pri la beleco de korpo virina, nek kanto pri pasioj de l'amo, nek kanto pri perfidita edzo, kiun jam mokas ĉiuj, kaj li mem nenion scias pri tio.

Ankaŭ virinoj estas apartigitaj de viroj, kaj metas ŝirmilojn sur siajn vizaĝojn, ĉar el la vizaĝo de preterpasanta viro falas iafoje sorĉo nevenkebla kaj kaŭzas malfeliĉon.

Ĝi kaŭzas ŝteladon de edzinoj, edzmortigon kaj konfuzon.

Nun estu nur ordo. Ordo en ĉio. Ordo en laboro, kaj ordo en ripozo. Ordo en semado, kaj ordo en rikolto.

Ordo en kreado, kaj ordo en detruado. Ordo en serĉado de amo, kaj ordo en uzado de tiu ĉi amo.

Ordo en inspiro, kaj ordo en ĝuado de produktaĵoj de inspiro.

Tiel instruis turtano de turtanoj, Ajja, kio signifas vulturo, ĉef-eŭnuko, la unua volo de Adar-Malik.

La volo kaj la menso. La menso kaj la koro. La saĝo de l' regno, kaj la saĝo de ĉiu regnano.