Kaj Ajja faris sian ordon.
Li mem komandis la tutan armeon, kaj kun neniu dividis sian poteneon, ĉar li pensis: Bone estas, ke ĝi koncentriĝas en unuj manoj, kaj bone estas, ke tiuj manoj estas miaj.
Kaj poste ĉiujn oficojn li disdonis nur al eŭnukoj.
Do la eŭnuko Kilamcach okupis sin pri la esplorado de vojoj, tra kiuj marŝas la steloj sur nokta ĉielo.
Kaj la eŭnuko Ĥardispi fariĝis estro super ĉiuj temploj, kiuj estis konstruotaj.
Kaj la eŭnuko Ĥarhar okupis sin pri la konstruo de la kanalo, kiu larĝe ĉirkaŭzonos la ĉefurbon.
Ankaŭ la eŭnuko Til-Barsip prenis la estrecon en la skribado de kronikoj kaj de reĝaj ordonoj.
La eŭnuko Bit-Jakin komandis la ĥorojn kaj la muzikon.
Dancon kaj ĝenerale graciecon instruis la eŭnuko Nagitu.
Pri la edukado de virginoj, ĉirkaŭantaj la reĝinon, pri inokulado al ili de bonaj manieroj kaj de agrabla sintenado zorgis la eünuko Ĥupapanu.
Kaj ĉiujn skulptistojn, pentristojn kaj verkistojn de himnoj prenis sub sian ekskluzivan protekton la eŭnuko Anzan, kiu ankaŭ enkondukis grandan elokventecon kaj supermezuran moderecon.
Kaj la eŭnuko Muĥezib okupis sin pri la enkonduko de novaj leĝoj, kiuj enrigardis en ĉiun bagatelaĵon de l' vivo, de okupoj, de intencoj jam deciditaj kaj ankoraŭ tute ne deciditaj.