Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof - Kelkaj noveloj, 1909.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

Hekal, la urbo de bruaj kaj svarmantaj tabanoj ŝanĝis sin en abelujon kies distingilo estas granda, neniam ŝanĝota, dum miljaroj daŭranta: ordo.

La ordo, sur kiu apogas sin la ĉielo kaj la tero, la ordo, kiu mankis en Hekal antaŭe, dum la administrado de turtanoj amemaj, plensangaj kaj tre pasiaj, kaj kiu instaliĝis nun en la epoko, kiu poste estis nomita de diverslandaj kronikistoj: epoko de eŭnukoj.



Tamen post kelkaj jaroj la ordo pure ekstera komencis fariĝi ankaŭ la ordo interna.

De manoj kaj piedoj ĝi trairis al cerboj kaj animoj.

Ekregis plena atrofio de mensoj.

Hekal, la mirinda urbo, kiu spiris per eterna printempo fariĝis nun simila al antaŭtempe velkinta aŭtuno.

Ĉiu floro pentrita sur muro, estis malviva. Ĉiu himno, kiu sonis en templo, estis tre solena, sed ankaŭ tre enua.

Ĉiu kroniko, kiun junularo estis devigata legi en lernejoj, efikis kiel bonega dormigilo.

La junularo lernis en tiuj ĉi lernejoj la himnojn al dioj kaj diinoj, la himnojn, verkitajn de eŭnukoj.

Tiuj ĉi himnoj estis plenaj de soleneco, sed oni babilis ilin senpense, kaj jen pereis la ĉarmo de iama Hekala elokventeco.

La kantoj, kiujn oni ludis sur diversaj instrumentoj estis tre saĝaj, sed en ili ne murmuris plu la ventoj de l' monato Ninib, nek oni aŭdis en ili la trilon de birdetoj, kiel tio estis antaŭe.

La sanktaj dancoj refariĝis tre konvenaj, sed la dancistinoj dum la danco oscedis, kaj