la pastroj, antaŭe tiel avide observantaj ilin, nun rigardis dormeme kaj indiferente.
Oni manĝis simplajn nutraĵojn, sed tre multe. La homoj iĝis grasaj kaj dikaj. Kontraŭ tio la turtano de turtanoj povis trovi nenian rimedon.
Eĉ komencis naskiĝi aliaj infanoj.
Ili havis la fruntojn tre malaltajn, kaj la fizionomiojn tre malsaĝajn, kvazaŭ ili estus naskitaj ne de l'amo, sed de l'enuo, aŭ io alia.
En la aĝo de 13 jaroj, kiam la knaboj kaj la knabinoj ordinare geedziĝas, oni neniel povis komprenigi al ili tiel simplajn aferojn, kiel: dekstre, kaj maldekstre.
La infanoj fariĝis junuloj, junuloj-viroj, kaj jen en la daŭro de nemultaj jaroj la urbo de fluida rubino aliformiĝis en urbon de nepenetrebla mallumo kaj malkapableco.
Eĉ divenistoj de estonteco havis la receptojn, laŭ kiuj oni esploris ĝin. Do iliaj predikaĵoj fariĝis senimpresaj, same, kiel senimpresa kaj ĉiam kvieta estas la bluo ĉiela dum tagmezo.
Vi rigardas, kaj ĝi nenion parolas al vi. Vi rigardas atente, kaj vi nenion rimarkas.
Lumas nur unu granda, senĉesa brilego, blindiganta la okulojn, kaj ne permesanta sin vidi. Ĝi estas, kiel diris posteaj kronikistoj, granda brilego de la epoko de eŭnukoj.
Cirkaŭe kreskis kaj aliformiĝis la vivo. Hekal restis senŝanĝa.
Cirkaŭe naskiĝadis novaj vivkondiĉoj, kaj malaperadis malnovaj. Hekal pri ĉio ĉi ne atentis.
Ĉar ĝi rigardis nur sin mem, kaj sian ekster-