Ĉi tiu paĝo estis validigita
ordinaran ordon. Kaj tiun ĉi ordon kaj ĝian bonan spiriton kreis konata al neniu, konata neniam, kvieta, regula, senpasia, laborama, kun komparita jam abelujo: epoko de eŭnukoj.
Al abelujo. Jes. Abelujo, zorgante pri nenio ekster si, konstruas siajn ĉelarojn, kaj kolektas mielon; tamen eĉ tie laboranto movigas iafoje siajn travideblajn flugiletojn, kaj forflugas malproksimen al floroj,-trinki ilian dolĉan mielon.
Ĉi tie eventis apartiĝo inter floroj kaj abeloj.
La floroj ne naskis mielon, kaj la abeloj faris nur siajn ĉelarojn el ricevita de ie cero.
trad. A. Ossowski.
[Ornamaĵo mankas]