Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof - Kelkaj noveloj, 1909.pdf/15

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

FULMSUBITAJ FOTOGRAFAĴOJ.

El muziko.

1. La gurdo.

Tiu, kiu elpensis la gurdon, sidas en la infero. Tiu ĉi puno estas tro malsevera rilate lian kulpon — kaj se la providenco ne estus sin direktinta al la eldono de l'dekreto per sia bone konata kompateco, la kaŭzinto de tiu eltrovaĵo devus esti multe pli severe kondamnita, ekzemple per forsendo sur la teron por deviga aŭdado de l’ gurda muziko, almenaŭ dum tri horoj tage.

La gurdo, krom sia nomo, enhavas nenion artistan, malgraŭ, ke en la protokoloj de l’ aŭtoritatoj, kiuj liveras pro ĝi licencion, ĝi estas apartenigata al artista industrio. La aŭtoritatoj zorgantaj pri tiu artparto kaj pri bona humoro de l’ publiko, penas pli plej granda disvastigado de l’ gurdo por ĉiama ĝojigado de l’ loĝantoj, kiujn, oni jam ne povas ekĝojigi per la altigo de l’ impostoj.

La ĉefa tasko de l’ gurdo estas do Ia gajigado de l’ urbanoj kaj oni devas konfesi, ke ĝi plenumas tiun taskon honeste kaj eĉ multe super la normalaj postuloj de l’ aŭdantoj.

Tamen, ĉar ne ĉiuj estas egale defendemaj kontraŭ la plezuroj, tial iuj ekĝojiĝas sub gia