La forbrulo de l' templo de Diano en Efezo
de Zofio Rylska.
Kia flamo devis bruli en tiu animo ambicia kaj senforta...
Oni venkis lin en la Olimpia vetludo. —Palmo—deziregata palmo de l’ venko flirtis en aliaj pli feliĉaj manoj. Li vidis ankoraŭ ĝiajn plumformajn branĉojn mokantajn lin. Lian versaĵon oni akceptis per eksplodo da muĝo kaj rido.
Ĉie persekutis lin malprospero. Virinoj dorse sin turnis al li—mokplene. Viroj traktis lin per malŝato.
Kial?
Li demandis sin mem, demandis la sorton sian, sed ne trovis respondon.
Ke oni lin malamu, ke oni lin tlmu, ke oni malbenu lian nomon! — Sed ne! — Oni dorseturnis sin nur de li kun rideto de enuo kaj indiferenteco.
Komence li batalis kun tio, sed la indiferenteco homa pli forta estas ol malamo.
Flne malleviĝis liaj manoj, la animon implikis araneaĵo de malvarmo kaj silento, la okuloj enprofundiĝintaj en la okulkavoj, kovritaj de palpebroj kaŝis la penson, kiu ĝermis en la kranio.