Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof - Kelkaj noveloj, 1909.pdf/5

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

ANDRZEJ NIEMOJEWSKI.

El la „Epoko de Eŭnukoj”

(fragmento).

En ekstrema fasado de sia palaco sidas sur ebura seĝo Adar-Malik, kaj apud li staras malplena pokalo.

Li ne tuŝas ĝin hodiaŭ.

Li estas pala kaj enpensiĝinta, li fiksis siajn okulojn sur desegnaĵojn de la planko, kiuj prezentis rondojn kaj rondetojn, kaj multangulojn, kaj plej diversajn liniojn.

En la distanco de ses paŝoj de li staras la eŭnuko Ajja. Liaj arbustosimilaj brovoj preskaŭ tute ŝirmis liajn bluajn okulojn.

El la ĝardenoj fluas sonoj de muziko kaj kanto, kaj ĥora rido, kaj granda bruo de senĉese daŭranta festeno.

Ajja parolas, kaj Adar-Malik aŭskultas.

Kaj Ajja parolas jene:

— Vi vidas, sarri, kio eventas. Dum longa tempo Sin rigardis tion. Li rigardis per maldekstra okulo kaj silentis. Li ankaŭ rigardis per la dekstra kaj miregis. Fine li rigardis per ambaŭ okuloj kaj demandis: — Ĉu vere mia nevo Adar-Malik regas Hekalon? Ĉu vere hereda saĝeco flugas super lia baldakeno, kaj el la kruceto, kiun li portas sur la brusto, ĉu eliĝas la fajro, kaj lumo de konsilo? Longedaŭran suferon tiu demando kaŭzis al mi. Ja vidu, jen du viaj turtanoj estas de iu nekonato mortigitaj, kaj la morto, kiel malsata leono eble jam