Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof - Kelkaj noveloj, 1909.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

Ajja ne tuj respondis.

Komence li longe rigardis la reĝan vizaĝon por diveni, kian impreson faris sur la reĝon liaj asertoj. Kaj kiam li jam divenis tion, li zorge pripensis, en kiajn vortojn li devas vesti sian konsilon. Kaj poste li ankoraŭ esploris reĝan vizaĝon por diveni, ĉu lia konsilo estos ĝustatempe donita.

Kaj kiam li ĉion ĉi jam pripensis, li malfermis la buŝon de sia vultura vizaĝo, kaj tiel parolis:

-Eksiĝi kaj malaperi devas la turtano Oreb.

Adar-Malik prenis malplenan pokalon kaj per gi malpeze frapis alabastran tablon, klininte samtempe la kapon, kio signifis: tiel estu.

Tiam Ajja ree parolis:

-Eksiġi kaj malaperi devas la turtano Matannabi, kiun jam ĉirkaŭprenis la brakoj de voluptemo kaj infektis per sia veneno.

Adar-Malik pensis dum momento, sed baldaŭ prenis malplenan pokalon, kaj per ĝi malpeze frapis alabastran tablon kaj klinis konfirme la kapon, kio signifis: tiel estu.

Tiam Ajja detenante la spiradon, tro rapide eliĝantan el la pulmoj, diris:

-Vi ŝlosos en maldekstra fasado de l'palaco Zibea'n kun ŝiaj sklavinoj, kaj lasos ŝin sub la gardo de turtano ne pasia, kia estas Zeeb.

Adar-Malik triafoje prenis malplenan pokalon, frapis per ĝi alabastran tablon, kaj kun granda certeco klinis la kapon, kio signifis: jen tion mi volas.

Tiam Ajja kunmetis la manojn sur la brusto en Signon de l' Vivo, profunde riverencis, kaj,