klinite al designita planko, plena de rondoj kaj rondetoj, kaj multanguloj, kaj plej diversaj linioj, diris:
— Serviston vian plej humilan kaj malplej pasian vi faros turtano super turtanoj, por ke li disdonadu ĉiujn oficojn al la homoj de si elektitaj, kaj subtenadu falantan turon de via regado.
Adar-Malik levis malplenan pokalon, kaj kun granda soleneco trifoje frapis per ĝi en alabastran tablon.
Tian Ajja rektiĝis, kaj lia vultura vizaĝo esprimis la rideton de eksplodanta fajro.
Adar-Malik manfrapis.
Sur la sojlo aperis la estro de lia sekvantaro. Malik turnis la vizaĝon en spacon, kaj donis la sekvantan ordonon:
— Ajja, turtano de turtanoj, prenas en tiu ĉi momento la regadon de l’ tuta armeo, eminentuloj, sanktejoj, kaj de la tuta mia urbo Hekal. Per li mi anoncos al ĉiuj mian volon. Kion ajn li ordonos, estu plenumita. Tiel estu ĝis mia estonta ordono.
Ajja, ĉe tiuj vortoj de l'reĝo ree kurbiĝis kaj kvazaŭ rigardis sur designitan plankon plenan de rondoj kaj rondetoj, kaj multanguloj, kaj strangaj linioj, sed efektive li observis, kiel tiu ĉi estro akceptos la ordonon.
Sed lia vizaĝo estis kvazaŭ ŝtona, kaj esprimis nenion.
Ĉu vi vidis iam aglon, sin ĵetantan el
supre sur nesingardan aron da gazeloj? Ili deŝiras libere la florojn, saltetas, volupteme sin
tuŝante per kapetoj, subite ilin kaptas teruro,