ili diskuras en ĉiujn flankojn, aŭ amasiĝas plende blekante?
Kaj ĉu vi vidis, kiel teruro falas sur amuziĝantan kortegon, kiel festenantoj lasas elfali el siaj manoj gravuritajn kristalojn, kiuj rompas sin sur la planko, kiel ili renversas la seĝojn, kaj, alkroĉiĝinte, mem falas, farante nepriskribeblan bruon?
Kaj la dancistinoj kiel timigitaj koturnoj, kaj kiel muzikistoj, ĵetas for instrumentojn, kaj en timo ĵetas sin vizaĝe sur tapiŝojn?
Tia estis la konfuzo, kiam dum brila festeno subite enkuris Ajja kun siaj militistoj, kaj direktiĝis al baldakeno por kapti la turtanojn Oreb kaj Matannabi....
Virino Hekala! Kiel ŝanĝiĝis nun via eksteraĵo!
Kaj via urbo kiel ŝanĝiĝis!
En viaj ĝardenoj oni ne aŭdas plu zumadon de kordoj nek fajfon de salmoj. Kaj muzikiloj sonas nur en sanktejoj kaj en la tendoj de militistoj.
Kaj neniu dancas inter floroj apud la akvujoj. Sanktaj dancoj revenis al temploj, kaj ĝojigas ekskluzive la vizaĝojn de dioj.
Kiel modestaj estas viaj festenoj!
Kie estas la birdoj? La koturnoj, la kolomboj? Kie estas tiuj pledoj da kukoj, kaj kie via vino, tiu fluida rubino?
Virino de Hekal, mi ne povas eĉ rekoni vin!
Jen estas Ajja. Li nun aranĝas viajn tagojn, kaj li estas eŭnuko.
Li ŝlosis vin ĉe teksiloj, kaj ordonis al vi teksi vestojn.