Paĝo:Zamenhof - Mia liro, 1909.pdf/7

El Vikifontaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Ĉu por tio, amikino,
Floris mi sub sun’
Kaj mi amis vin ĝis fino
Por tombigi nun?

Celo mia estas tio?
Jen edziĝa lit’?
Kaj ĝis nun mi vivas, Dio,
Mi — solul’ ermit’?

Estis dolĉa kaj anĝela
Kaj min amis ŝi,
Kvazaŭ revoj flugis bela,
Dolĉa tem’ por ni!

Tiam estis mi humila,
Kun anĝela sent’;
El rigardo ŝia brila
Fluis sakrament’.

Al mi donis ŝi inspiron
De la virt’, geni’
Kaj malfermis la eniron
Al ĉiel’ por mi!

Kien fine min altrenis
La kruela sort’?
Al la tombo mi alvenis,
Tra esper’ — al mort’!

Celo mia estas tio?
Jen edziĝa lit’?
Kaj ĝis nun mi vivas, Dio,
Mi solul’, ermit’?