raŭ ne scias vivi en la mondo. Vi ankoraŭ tute perdos la sanon. Vi devas veturi! Mi en la somero faros veturon, ĉu vi volas min akompani? Mi deziras havi kolegon de l' vojo, — ĉu vi volas kunveturi estante mia ombro? Ĝi estus por mi granda plezuro havi vin apud mi; mi pagos la koston de l' vojo."
„Tio ĉi estas jam ne aŭdita malmodesto!" diris la instruitulo.
„Laŭ tio, kiel oni ĝin prenas!" diris la ombro. „Vojiro redonos al vi la fortojn. Se vi volas esti mia ombro, mi prenas sur min unu la tutan koston de l' vojo!“
„Jam tro senhonte!“ diris la instruitulo.
„Sed la mondo jam estas tia!“ diris la ombro, „kaj tia ĝi restos!" kaj kun tiuj ĉi vortoj la ombro foriris.
La instruitulo fartis tute ne bone; zorgoj kaj suferoj lin tormentis, kaj tio, kion li parolis pri la veraĵo kaj bonaĵo kaj belaĵo, estis preskaŭ por ĉiuj, kiel rozoj por bovo! — Fine li efektive malsaniĝis.
„Vi elrigardas kiel ombro!“ diris al li la homoj, kaj teruro prenis la instruitulon ĉe tiu ĉi penso.
„Vi devas necese veturi en banejon!“ diris la ombro, kiu venis al li. „Nenio alia restas! Mi vin kunprenos pro malnova konateco. Mi pagos la vojon, kaj vi poste verkos priskribon de l' vojo, kaj en la vojo vi penos min malenuigi. Mi veturas en banejon, ĉar mia barbo ne volas kreski kiel ĝi devus, tio ĉi ankaŭ estas malsano, kaj barbon oni devas havi! Estu prudenta kaj prenu mian proponon, ni ja veturos kiel kolegoj".
Kaj ili veturis; la ombro nun estis sinjoro kaj la sinjoro estis ombro. Ili veturis kune. Sur ĉevalo