Paĝo:Zamenhof L. L. - El la Biblio, 1924.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Dio en la daŭro de mia tuta vivo, por rigardi la ĉarmon de Dio, admiri Lian templon.

5. Ĉar Li kovros min en Sia kabano en la tago de malbono, Li kaŝos min en kaŝita loko de Sia tendo, sur rokon Li levos min.

6. Kaj nun leviĝos mia kapo super miajn malamikojn, kiuj min ĉirkaŭas, kaj mi oferfaros en Lia tendo oferojn de danko, mi kantos kaj gloros Dion.

7. Aŭskultu, ho Dio, mian voĉon, kiam mi vokas, korfavoru min kaj respondu al mi.

8. De Vi diras al mi mia koro: serĉu mian vizaĝon; Vian vizaĝon, ho Dio, mi serĉas.

9. Ne kaŝu Vian vizaĝon antaŭ mi, ne forpuŝu en kolero Vian sklavon; Vi estis mia helpo, ne forpuŝu kaj ne forlasu min, Dio, mia savo.

10. Ĉar mia patro kaj mia patrino min forlasis, sed Dio min akceptis.

11. Instruu al mi, Dio, Vian vojon kaj konduku min sur ĝusta irejo, spite miajn malamikojn.

12. Ne fordonu min al la volo de miaj premantoj, ĉar stariĝis kontraŭ mi falsaj atestantoj, plenaj de rabemeco,

13. ke mi ne esperu vidi la bonecon de Dio en la lando de vivantoj.

14. Esperu al Dio, tenu vin forte, forta estu via koro, kaj esperu al Dio.