Paĝo:Zamenhof L. L. - El la Biblio, 1924.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita


PSALMO XXXII.

1. Instruo de Davido. Feliĉa estas tiu, kies krimo estas pardonita, kies peko estas kovrita.

2. Feliĉa estas la homo, al kiu Dio ne kalkulas lian kulpon kaj en kies spirito estas nenia malvero.

3. Kiam mi silentis, senfortiĝis miaj ostoj de mia ĉiutaga ploregado.

4. Ĉar tage kaj nokte pezis sur mi Via mano; la freŝecon de miaj sukoj anstataŭis sekeco de somero. — Sela.

5. Mian pekon mi konfesis al Vi, kaj mian kulpon mi ne kaŝis; mi diris: mi konfesos miajn krimojn al Dio; kaj Vi deprenis la kulpon de mia peko. — Sela.

6. Pro tio preĝu antaŭ Vi ĉiu piulo en la ĝusta tempo, por ke ĉe la disverŝiĝo de grandaj akvoj ili lin ne atingu.

7. Vi estas mia ŝirmo; kontraŭ sufero Vi min gardos, per ĝojoj de savo Vi min ĉirkaŭos. — Sela.

8. Mi prudentigos vin kaj montros al vi la vojon, kiun vi devas iri; kun konsiloj mi direktos sur vin mian okulon.

9. Ne estu kiel ĉevalo, kiel senprudenta mulo, al kiuj oni devas kateni la buŝon per brido kaj buŝpeco, kiam ili ne iras al vi.