Paĝo:Zamenhof L. L. - El la Biblio, 1924.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita


PSALMO XXXVII.

1. De Davido. Ne incitiĝu pro la malvirtuloj, ne enviu tiujn, kiuj agas maljuste.

2. Ĉar simile al herbo ili rapide dehakiĝas, kaj kiel verda vegetaĵo ili forvelkas.

3. Fidu Dion kaj faru bonon; loĝu sur la tero kaj konservu honestecon.

4. Serĉu plezuron ĉe Dio, kaj Li plenumos la dezirojn de via koro.

5. Transdonu al Dio vian vojon kaj fidu Lin, kaj Li faros.

6. Kaj Li aperigos vian pravecon kiel lumon kaj vian justecon kiel tagmezon.

7. Silentu antaŭ Dio kaj esperu al Li; ne incitiĝu, kiam sukcesas homo, kiu plenumas malbonajn intencojn.

8. Detenu vin de kolero kaj forlasu furiozon, ne incitiĝu, ke vi ne faru malbonon.

9. Ĉar malbonfarantoj ekstermiĝos, kaj la esperantaj al Dio heredos la teron.

10. Ankoraŭ malmulte da tempo pasos, kaj la malpiulo plu ne ekzistos, — vi rigardos lian lokon, kaj li ne estos.

11. Kaj la humiluloj heredos Ia teron kaj ĝuos grandan pacon.

12. Malvirtulo malbonintencas kontraŭ virtulo kaj frapas kontraŭ li per siaj dentoj.