Paĝo:Zamenhof L. L. - El la Biblio, 1924.pdf/35

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

5. Bone estas al tiu, kies helpo estas la Dio de Jakobo, kiu esperas al la Eternulo, lia Dio,

6. kiu kreis la ĉielon kaj la teron, la maron kaj ĉion, kio estas en ili, kiu gardas la veron eterne;

7. kiu faras justecon al la maljuste suferantaj, donas panon al la malsataj. Dio liberigas la malliberulojn;

8. Dio malfermas la okulojn al la blinduloj; Dio restarigas la kurbigitojn; Dio amas la virtulojn;

9. Dio gardas la enmigrintojn, subtenas orfon kaj vidvinon, sed la vojon de malvirtuloj Li pereigas.

10. Dio reĝas eterne, via Dio, Ciono, por ĉiuj generacioj. Haleluja.


PSALMO CL.

1. Haleluja. Gloru Dion en Lia sanktejo, gloru Lin en la firmaĵo de Lia forto.

2. Gloru Lin laŭ Liaj potencaj faroj, gloru Lin laŭ Lia granda majesto.

3. Gloru Lin per sonoj de trumpeto, gloru Lin per psalterio kaj harpo.

4. Gloru Lin per timpano kaj danco, gloru Lin per kordoj kaj fluto.

5. Gloru Lin per laŭtaj cimbaloj, gloru Lin per bonsonaj cimbaloj.

6. Ĉio spiranta gloru Dion. Haleluja.