Paĝo:Zamenhof L. L. - El la Biblio, 1924.pdf/50

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kiel enbatitaj najloj estas la vortoj de publikaj parolistoj; ili estas donitaj de unu paŝtisto. Kaj krom tio, mia filo, akceptu mian instruon, ke se oni volus verki multajn librojn, ne estus fino, kaj multe legi lacigas la korpon. Ni aŭskultu la finon de ĉio: timu Dion kaj plenumu Liajn ordonojn, ĉar tio ĉi estas ĉio por la homo. Ĉar ĉiun faron Dio venigos al juĝo, eĉ ĉion kaŝitan, ĉu ĝi estas bona aŭ malbona.