Paĝo:Zamenhof L. L. - El la Biblio, 1924.pdf/6

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

2. Dio, kiel multaj estas miaj premantoj, multaj leviĝis kontraŭ mi!

3. Multaj diras pri mia animo: ne ekzistas por ĝi savo de Dio. — Sela[1].

4. Sed Vi, Dio, estas ŝildo por mi, mia honoro kaj levanto de mia kapo.

5. Per mia voĉo mi vokas al Dio, kaj Li respondas al mi de Sia sankta monto. — Sela.

6. Mi kuŝiĝas kaj endormiĝas, kaj mi vekiĝas, ĉar Dio min subtenas.

7. Mi ne timas multajn milojn da homoj, kiuj estas ĉirkaŭ mi.

8. Leviĝu, Dio, helpu min, mia Sinjoro, ĉar Vi frapis al ĉiuj miaj malamikoj la vangojn, la dentojn de la malpiuloj Vi frakasis.

9. Ĉe Dio estas la helpo; super Via popolo estas Via beno. — Sela.


PSALMO XIX.

1. Al la ĥorestro. Psalmo de Davido.

2. La ĉieloj rakontas la gloron de Dio, kaj la farojn de Liaj manoj raportas la ĉiela firmaĵo.

3. Tago al tago transdonas diron, kaj nokto al nokto faras sciigon.

4. Sen parolo kaj sen vortoj; oni ne aŭdas

ilian voĉon.

  1. Hebrea muzika termino.