Paĝo:Zamenhof L. L. - El la Biblio, 1924.pdf/7

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

5. Tra la tuta mondo iras ilia ordono, kaj ĝis la fino de la universo iras iliaj vortoj; por la suno Li aranĝis tendon inter ili.

6. Kaj ĝi eliras kiel fianĉo el sia baldakeno, ĝojas kiel heroo, trakuranta sian vojon.

7. Sur unu rando de la ĉielo estas ĝia leviĝo, kaj ĝia rondiro estas ĝis aliaj randoj, kaj nenio kaŝiĝas antaŭ ĝia varmego.

8. La instruo de Dio estas perfekta, ĝojigas la animon; la atesto de Dio estas certa, ĝi saĝigas sensaĝulon.

9. La ordonoj de Dio estas justaj, ĝojigas la koron; la ordondiro de Dio estas klara, faras lumon antaŭ la okuloj.

10. La instruo de Dio estas pura, restas eterne; la juĝoj de Dio estas veraj, kaj ĉiuj estas justaj.

11. Ili estas pli dezirindaj, ol oro kaj ol multe da plej pura oro; ili estas pli dolĉaj, oi mielo kaj ĉelaraj mielgutoj.

12. Ankaŭ Via sklavo instruiĝis per ili; kiu ilin observas, havas grandan rekompencon.

13. Kiu scias siajn erarojn? Purigu min de eraroj kaŝitaj.

14. Ankaŭ de intencaj eraroj detenu Vian sklavon, ke ili ne regu super mi. Tiam mi estos perfekta kaj pura de granda peko.

15. Akceptu favore la vortojn el mia buŝo kaj la parolon de mia koro antaŭ Vi, ho Dio, mia protektanto kaj mia savanto.