Paĝo:Zamenhof L. L. - El la Biblio, 1924.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita


PSALMO XXIII.

1. Psalmo de Davido. Dio estas mia paŝtisto, mi mankon ne havos.

2. Sur verdaj herbejoj Li ripozigas min, apud trankvilaj akvoj Li kondukas min.

3. Li kvietigas mian animon, Li kondukas min laŭ vojo de la vero, pro Sia nomo.

4. Eĉ kiam mi iros tra valo de mallumo, mi ne timos malbonon, ĉar Vi estas kun mi; Via bastono kaj apogiĝilo trankviligos min.

5. Vi kovras por mi tablon antaŭ miaj malamikoj; Vi grasigis per oleo mian kapon, mia pokalo estas plenigita.

6. Nur bono kaj favoro sekvos min en la daŭro de mia tuta vivo, kaj mi restos en la domo de Dio multajn jarojn.


PSALMO XXIV.

1. Psalmo de Davido. Al Dio apartenas la tero kaj ĉio, kio ĝin plenigas, la mondo kaj ĉiuj ĝiaj loĝantoj.

2. Ĉar Li apud la maroj ĝin fondis kaj apud la riveroj ĝin fortikigis.

3. Kiu leviĝos sur la monton de Dio, kaj kiu staros sur Lia sankta loko?

4. Tiu, kiu havas purajn manojn kaj senmakulan koron, kiu ne fordonis sian animon al malvero kaj ne ĵuras trompe.