homoj, kiuj ne kutimis donadi al si precizan kalkulon pri siaj simpatioj kaj antipatioj, ordinare ŝajnas, ke se ili ne aprobas tiun aŭ alian formon de ia ideo, ili nepre devas ataki la ideon mem entute, — tial ni, pro sistemeco de nia analizo, petas ĉiun el la estimataj aŭskultantoj antaŭ ĉio noti al si bone en la memoro, ke pri la utileco de lingvo internacia entute — se tia estus enkondukita — li ne dubas. Ekmemoru do, sinjoroj, bone la unuan konkludon, al kiu ni venis, notu al vi kaj ekmemoru, ke kun tiu ĉi konkludo vi konsentas, nome:
La ekzistado de lingvo internacia, per kiu povus kompreniĝadi inter si la homoj de ĉiuj landoj kaj popoloj, alportus al la homaro grandegan utilon.
Nun ni transiros al la dua demando : « ĉu lingvo internacia
estas ebla? » Ankaŭ pri tio ĉi nenia senantaŭjuĝa
homo eĉ unu minuton povas dubi, ĉar ne sole ne ekzistas
eĉ la plej malgrandaj faktoj, kiuj parolus kontraŭ tia
ebleco, sed ne ekzistas eĉ la plej malgrandaj kaŭzoj, kiuj
devigus eĉ unu minuton dubi pri tia ebleco. Ekzistas en
efektiveco homoj, kiuj kun scienca aplombo kredigas,
kvazaŭ lingvo estas objekto natura, organa, kiu dependas
de apartaj fiziologiaj ecoj de la organoj de parolo de ĉiu
popolo, de la klimato, heredeco, kruciĝado de rasoj, historiaj
kondiĉoj k. t. p. Kaj al la amaso tiaj instruitaj
paroloj tre imponas, precipe se ili en sufiĉa mezuro estas
traplektitaj per diversaj citatoj kaj per misteraj por la
amaso terminoj teĥnikaj. Sed homo klera, kiu kuraĝas
havi propran juĝon, scias ja tre bone, ke ĉio tio ĉi estas
nur senenhava pseŭdo-scienca babilado, kiu havas nenian
sencon kaj kiun rebati povus tre facile la unua renkontita
infano. El la ĉiutaga sperto ni ĉiuj ja scias tre bone,
ke se ni prenos infanon el kiu ajn lando aŭ nacio kaj de
la tago de ĝia naskiĝo edukados ĝin inter personoj de