tiuj saĝaj homoj, kiuj nun nomas nin fantaziistoj, ili rilatos tiel, kiel ni nun rilatas al la saĝaj samtempuloj de la eltrovo de Ameriko, de la elpenso de vaporveturiloj k. t. p.
Sed ni revenu al nia interrompita analizado, Ni pruvis,
ke lingvo internacia pli aŭ malpli frue nepre estos
enkondukita; sed restas la demando : kiam kaj kiamaniere
ĝi venos? Povas esti, ke tio ĉi venos nur post centoj aŭ
eble eĉ post miloj da jaroj? ĉu por tio ĉi estas bezona
nepre reciproka interkonsento de la registaroj de ĉiuj
landoj? Por doni pli-malpli kontentigajn respondojn je
tiuj ĉi demandoj, ni devas antaŭe analizi alian demandon,
nome ; « ĉu oni povas antaŭvidi, kia lingvo estos internacia? »
Inter la unuaj demandoj kaj la lasta ekzistas la
sekvanta malvasta ligiteco : se oni ne povas antaŭvidi, kia
lingvo estos farita internacia, kaj se diversaj lingvoj havas
por tio ĉi pli-malpli egalajn ŝancojn, tiam oni devas
atendi ĝis la registaroj de ĉiuj (almenaŭ la plej gravaj)
regnoj decidos aranĝi por tiu ĉi celo kongreson kaj decidi
la demandon pri lingvo internacia. Kiu scias, kun kia
granda malfacileco la registaroj decidiĝas por ĉia nova
afero, tiu komprenos, ke pasos ankoraŭ tre kaj tre multe
da jaroj, antaŭ ol la registaroj trovos la demandon de
lingvo internacia sufiĉe maturiĝinta kaj inda je ilia
enmiksiĝo, kaj poste pasos kredeble ankoraŭ vico da
jaroj por la laborado de diversaj komitatoj kaj diplomatiistoj,
antaŭ ol la afero estos decidita. Apartaj personoj
kaj societoj tie ĉi nenion povus fari ; ili povus nur konstante
instigadi la registarojn, sed mem solvi la demandon
sen la enmiksiĝo de la registaroj ili ne povus. Ĝis la
solvo de la demando en tia okazo estus sekve ankoraŭ
tre kaj tre malproksime. Sed tute alia afero estus, se
montriĝus, ke oni povas antaŭe antaŭvidi kun plena pre-