sciante la vortojn « bona, mola, varma, larĝa, supre, ami estimi » k. t. p., vi jam mem povas formi la vortojn « malbona, malmola, malvarma, mallarĝa, malsupre, malami, malestimi » k. t. p., aldonante al la vorto jam konata de vi nur la prefikson « mal »; la sufikso « in » signifas la virinan sekson (« patro » père - « patrino » mère), — sekve sciante la vortojn « patro, frato, onklo, fianĉo, bovo, koko » k. t. p., vi jam estas liberigitaj de la lernado de la vortoj « patrino, fratino, onklino, fianĉino, bovino, kokino » k. t. p.; la sufikso « il » signifas ilon ( « tranĉi» trancher — « tranĉilo » couteau), — sekve sciante la vortojn « tranĉi, kombi, tondi, pafi, sonori, plugi » k. t. p., vi jam mem scias la vortojn « tranĉilo, kombilo, tondilo, pafilo, sonorilo, plugilo » k. t. p. Da tiaj vortopartetoj, kiuj treege malgrandigas la vortaron de la lingvo, ekzistas ankoraŭ multaj aliaj.
Rememoru do nun ĉion, kion ni diris pri la konstruo de arta lingvo, kaj tiam vi facile konsentos, ke se ni diris, ke lingvo arta estas almenaŭ 50 fojojn pli facila, ol natura, en tio ĉi estis nenia trograndigo. Notu al vi en la memoro tiun ĉi grandegan facilecon de arta lingvo, ĉar ni al ĝi poste ankoraŭ revenos.
2.) La dua distingiĝa eco de lingvo arta estas ĝia perfekteco, kiu konsistas en matematika precizeco, fleksebleco kaj senlima riĉeco. Ke lingvo arta posedos tian econ, tion ĉi ankoraŭ antaŭ la apero de la unua arta lingvo antaŭvidis kaj antaŭdiris ĉiuj tiuj eminentaj kapoj, kiuj rilatis al tiu ĉi por la homaro treege grava ideo pli serioze, ol diversaj nuntempaj Jupiteroj, kiuj pensas, ke ĉia eĉ plej supraĵa konatiĝo kun la esenco de lingvoj artaj malaltigus ilian honoron kaj indecon. Ni povus citi tiajn grandajn lumojn, kiel ekzemple Bacon, Leibnitz, Pascal, de Brosses, Condillac, Descartes, Voltaire, Diderot, Volney, Ampère, Max Müller k. t. p., — sed ni rigardas la citatojn kiel batalilon nur de pseŭdo- instruitaj sofistoj; tial, ne fanfaronante per citatoj, ni