restu sole malviva litero, tiel longe, ĝis kolektiĝos nova kongreso kaj faros elekton ĝustan.
Nun restas al ni respondi ankoraŭ unu lastan demandon,
nome : En la nuna minuto Esperanto, vere, aperas
kiel sola kandidato por lingvo internacia; sed ĉar kongreso
de reprezentantoj de diversaj regnoj por la elekto
de lingvo internacia efektiviĝos kredeble ankoraŭ ne
baldaŭ, eble post dek kaj eble post cent jaroj, tre povas
ja esti, ke ĝis tiu tempo aperos multaj novaj artaj lingvoj,
kiuj staros multe pli alte ol Esperanto, kaj sekve unu el
ili devos esti elektita de la kongreso? Aŭ eble la kongreso
mem aranĝos kompetentan Komitaton, kiu okupos
sin je la kreo de nova arta lingvo?
Je tio ĉi ni povas respondi jenon. La ebleco de apero de nova lingvo per si mem estas tre duba, kaj komisii al komitato la kreadon de noya lingvo estus tiel same sensence, kiel ekzemple komisii al komitato verki bonan poemon. Ĉar la kreado de plena, en ĉiuj rilatoj taŭga kaj vivipova lingvo, kiu al multaj ŝajnas tia facila kaj ŝerca afero, en efektiveco estas afero tre kaj tre malfacila. Ĝi postulas de unu flanko specialan talenton kaj inspiron kaj de la dua flanko grandegan energion, paciencon kaj varmegan, senfine aldonitan amon al la entreprenita afero. Multajn niaj vortoj tre mirigos, ĉar ŝajnas al ili, ke oni bezonas nur decidi al si, ke tablo ekzemple estos « bam », Seĝo estos « bim » k. t. p. k. t. p., kaj lingvo jam estos preta. Kun la kreado de pleneca, taŭga kaj vivipova lingvo estas tute tiel same, kiel ekzemple kun la ludado sur fortepiano aŭ kun la trairado de densega arbaro. Al homo, kiu ne konas la esencon de muziko, ŝajnas, ke nenio estas pli facila, ol ludi fortepianon, — Oni ja bezonas nur ekfrapi unu klavon, kaj estos ricevita tono, vi ekfrapos alian klavon kaj vi ricevos alian tonon, — vi frapados