Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/319

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ekzistas nenia eblo antaŭvidi, ĉu tiu ĉi laboro entute sukcesos al la komitato, ĉu ĝi ne daŭros senfinan serion da jaroj, ĉu ĝi en konsenteco estos alkondukita al feliĉa fino kaj ĉu la finita laboro en la praktiko montriĝos tute taŭga, sekve kompreneble estus tre malsaĝe kaj nepardoneble de la flanko de la komitato, se ĝi pro la problema estontaĵo rifuzus la faktan kaj en ĉiuj rilatoj finitan kaj elprovitan nunaĵon; sekve se eĉ la kongreso venus al la konkludo, ke Esperanto ne estas bona, ĝi povus decidi nur la jenon : akcepti dume la lingvon Esperanto en ĝia nuna forma kaj paralele kun tio ĉi difini komitaton, kiu okupus sin je la perfektigo de tiu ĉi lingvo aŭ je la kreo de ia nova lingvo pli ideala; kaj nur tiam, kiam kun la tempo montriĝus, ke la laborado dé la komitato estas feliĉe alkondukita al fino kaj post multaj provoj montriĝis tute taŭga, nur tiam oni povus anonci, ke la nuna formo de la lingvo internacia estas eksigata kaj anstataŭ ĝi eniras en la vivon la formo nova. Ĉiu prudenta homo konsentos, ke la kongreso povas agi nur tiel kaj ne alie. Sekve se ni eĉ supozos, ke fina lingvo de la estontaj generacioj estos ne Esperanto, sed ia alia ankoraŭ ellaborota lingvo, en ĉia okazo la vojo al tiu lingvo nepre devas konduki tra Esperanto.

Sekve resumante ĉion, kion ni diris de la komenco ĝis la nuna minuto, ni turnas vian atenton sur tion, ke ni venis al la sekvantaj konkludoj :

1. La enkonduko de lingvo internacia alportus al la homaro grandegan utilon;

2. La enkonduko de lingvo internacia estas tute ebla;

3. La enkonduko de lingvo internacia pli aŭ malpli frue nepre kaj sendube efektiviĝos, kiom ajn la rutinistoj batalus kontraŭ tio ĉi;

4. Kiel internacia neniam estos elektita ia alia lingvo krom arta;

5. Kiel internacia neniam estos elektita ia alia lingvo