Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/412

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

Kurado trans arkaĵo la ĉiela
En tiu sama loko, kiel nun,
sin trovis, tiam ni — mi kaj Marcello —
Ekvidis…
marcello
Haltu! Jen ĝi mem aperas!

(Montras sin spirito en armaĵo.)

Bernardo
Li mem, li mem, mortinta nia reĝo!
Marcello (al Horacio)
Vi estas instruita, Horacio,
Parolu vi kun li!
Bernardo
Parolu vi kun li!Ĉu ne simila
Li estas al la reĝo? Diru mem!
Horacio
Jes, jes! Li mem ! Mi miras, timas, tremas.
Bernardo
Li volas, ke kun li oni parolu.
Marcello
Parolu, Horacio!
Horacio (al la spirito).
Parolu, Horacio!Kiu estas
Vi, kiu vagas en la nokta horo
En la majesta nobla eksteraĵo
De la mortinta reĝo de Danujo?
Mi vin priĵuras per ĉielo : diru!
Marcello
Li estas ofendita.
Bernardo
Li estas ofendita.Li foriras.
Horacio
En nomo de ĉielo! Restu! Diru!

(La spirito foriras.)

Marcello
Li iris for, respondi li ne volis.