Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/419

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

Reĝo
Ne dubas ni pri ĝi. Feliĉan vojon!

(Voltimand kaj Kornelio foriras.)
Kaj nun, Laerto, al l'afero via!

Vi diris, ke vi peti ion volas!
Pri kio ajn prudenta vi al ni
Parolos, viaj vortoj ne perdiĝos.
Volonte ni plenumos vian peton.
Ne pli obea estas kap’ al koro,
Ne pli servema mano al la buŝo,
Ol la Danuja tron’ al via patro.
Sciigu nin pri la deziro via,

Laerto
Mi petas vin, permesu al mi, reĝo,
Reiri nun Francujon. Mi volonte
El tie venis tien ĉi, por fari
La servon mian ĉe l’ kronado via;
Sed nun, jam plenuminte mian ŝuldon,
Sopiras mi denove al Francujo,
Kaj nun de vi permeson mi petegas.

Reĝo
Ĉu via patro ĝin permesas? Kion
Al tio diras Polonio?

Polonio
Al tio diras Polonio?Reĝo!
Li eldevigis la permeson mian
Per ne ĉesanta ripetado, tiel,
Ke fine mi al lia pelo donis
Sigelon mian. Nun por li mi petas
Permeson vian, via reĝa moŝto.

Reĝo
Mi liberigas vin. Nun via tempo
Libere estas al dispono via. —
Kaj nun al vi mi turnas min, Hamleto,
Vi, kara nevo, kara filo mia!