Kaj krimoj venas al la lum' de l'tago,
Se eĉ murego tera ilin kovras.
(Foriras.)
Laerto
Pakaĵo mia estas sur la ŝipo.
Adiaŭ, fratineto! Se vi havos
Okazon, ne forgesu al mi skribi
Pri via farto.
Ofelio
Ĉu vi tion dubas ?
Laerto
Sed pri Hamleto kaj pri lia amo
Konsilas mi al vi, vi ĝin rigardu,
Kiel kapricon kaj nur kiel ludon
De juna sango; bela violeto
En la printempo: frue elkreskinta,
Sed ne konstanta, — dolĉa, sed ne daŭra,
Odoro, ĝuo de momento unu,
Nenio pli.
Ofelio
Nenio pli?
Laerto
Jes, tiel
Vi ĝin rigardu. La natur', kreskante,
Grandiĝas pli ne sole per la korpo
Kaj per la forto de la sama sento;
Kun la kreskado de la templo ofte
Ŝanĝiĝas la spirito kaj la servo
Interne. Nun li eble amas vin;
Nek trompo nek malico nun makulas
La virton de l'animo lia: tamen
Memoru vi, ke en la rango lia