kiel la sekvanta. La reĝo unu tagon sur la ĉaso perdis la vojon kaj venis ĉirkaŭ tagmezo en la vilaĝon Reading. Malsata li iris al la juĝisto kaj petis manĝon kaj trinkon. La juĝisto, kiu prenis lin por simpla gvardiano, akceptis lin kore kaj donis al li sur la tablon bovan langon kaj kruĉon da biero. La reĝo mangis kun apetito, kaj la mastro amike rimarkis : — Mi donus cent funtojn da sterlingoj, se bova lango povus havi por mi tian bonan guston kiel por vi. Post paso de unu semajno la juĝisto estis vokita Londonon kaj metita en malliberejon. En daŭro de ok tagoj li ricevadis nur panon kaj akvon, fine la naŭan tagon oni donas al li langon de bovo kaj kruĉon da biero, La malliberulo esprimas sian miron; sed la gardisto de la malliberejo restas muta por ĉiuj liaj demandoj. Tiel la juĝisto, ne ricevinte klarigon, komencas manĝi la langon de bovo, kiu efektive havas por li tre bonan guston. Subite pordo malfermiĝas, kaj la reĝo eniras. — Mi estis via kuracisto, diras Henriko VIII al la surprizita juĝisto; mi sanigis vian malfortan stomakon. Pagu al mi sekve mian honorarion de cent funtoj da sterlingoj, kiun vi mem difinis, alie vi restos tie ĉi la tutan vivon. La juĝisto pagis kaj forlasis Londonon. Kion li pensis pri la dankemeco de la reĝo, la historio al ni ne rakontas.
Malgrandruso kaj soldato. Oni diras, ke la soldatoj
estas saĝaj homoj — rakontas malgrandrusa vilaĝano,
veninta el Kievo, kien li iris preĝi, al siaj kunvilaĝanoj
— sed tio ĉi estas mensogo; jen mi donos al vi ekzemplon.
Unu fojon mi iras en Kievo sur la strato; ekvidinte tre
altan domon, mi levis la kapon, rigardante ĝian supron.
— Kion vi rigardas, hundinido? ekkriis alsaltinta al mi
soldato. — Mi kalkulas la korvojn, kiuj staras sur la
tegmento, mi timege respondis, kaptante la ĉapon en la
manon. — Kiom do vi kunkalkulis, hundinido? li denove
ekkriis. — Dek tri, mi respondis. — Pagu do tuj dek tri