Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/81

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

per skribo. La bienhavanto, al kiu apartenis la nova mimikisto, ankaŭ promesis doni al li plenan liberon kaj dudek orajn monerojn, se li kompreniĝos kun la instruitulo per mimiko. — Sed se vi ne povos interparoli, vi ricevos dudek kvin bastonojn, aldonis la bienhavanto, ĉu vi volas aŭ ne? — Jes, mi konsentas kun plezuro, respondis la vilaĝano. Kaj jen en difinita horo la du mimikistoj eniris en la salonon kaj sidiĝis unu kontraŭ la dua. Tie ĉi ankaŭ sidis multegaj atestantoj, kun sciemo atendante la interesan paroladon. La instruitulo komencis la unua. Dezirante provi la scion de la vilaĝano, li montris al li unw fingron (tio ĉi en la mimiko de la instruitulo devis signifi : « Dio estas unu »). La vilaĝano, respondante, montris du fingrojn. La instruitulo ekmiris, sed li pensis, ke tio ĉi estas simpla okazeco. Li montris al la vilaĝano manplaton (signo de regno); la vilaĝano tuj montris al li pugnon. La instruitulo kaj ĉiuj alestantoj estis tre mirigitaj, precipe la instruitulo. Li ruĝiĝis de ĉagreno kaj kun kolero li montris supren kaj malsupren (tio ĉi signifas : « Dio estas en la ĉielo kaj sur la tero »). Ĉiuj ekrigardis la vilaĝanon. Li en tiu sama minuto eltiris antaŭen la manojn kaj faris signon, kvazaŭ li ion trenas. Ĉiuj estis senfine mirigitaj, la instruitulo eĉ eksaltis : li sentis sin mortigita! Li rapide elprenis el la poŝo monujon kaj tuj elkalkulis al la vilaĝano tricent rublojn, kiujn lia kunparolanto prenis kaj trankvile kaŝis en sian poŝon. Neniu komprenis, pri kio parolis la mimikistoj, kaj tial oni decidis demandi aparte la instruitulon kaj la vilaĝanon, pri kio ili interparolis. Antaŭe estis forigita la vilaĝano. Tre ekinteresitaj, la aleslantoj kun sciemo kaj malpacienco atendis, kion diros la instruitulo. Tiu ĉi rapidis trankviligi lian malpaciencon : — Mi neniam ankoraŭ renkontis homon, kiu povus tiel libere klariĝi per mimiko! Mi mem tre ofte pensas, antaŭ ol mi ion diras, kvankam mi lernis tiun ĉi malfacilan sciencon preskaŭ tridek jarojn! Tio ĉi estas tre amirinda! simpla,