pri kio ni parolis ». En la salono eksonis laŭta ridego de ĉiuj alestantoj, kaj la malfeliĉa instruita mimikisto tute ne sciis, kion fari : tre konfuzita, li nur mordis la lipojn kaj silentis. En tiu ĉi sama tago li forveturis el S. Peterburgo. [V. Devjatnin.]
Profesoro de zoologio N. tre ne amis, kiam la studentoj
malfruis al la komenco de la lekcio kaj tiam, interrompante
sian legadon, li ĉiam esprimadis sian malplezuron
al la malfruinta studento. Unu fojon, kiam la profesoro
legis pri ĉevalo, eniris en la legejon iu malfruinta studento.
Al la miro de la studentoj, kontraŭ sia kutimo la
profesoro nenion diris al la studento kaj daŭrigis sian
legadon. Fininte la legadon pri ĉevalo, li diris: — Nun,
sinjoroj, post la « ĉevalo » ni transiru al la « azeno »,
kaj, turninte sin al la malfruinta, li diris : Mi petas,
sidiĝu. — Ne maltrankviligu vin, sinjoro profesoro,
respondis la studento, mi povas aŭskulti azenon ankaŭ
starante. [A. Grünfeld.]
Inter bopatroj. Ĉu vi estas kontenta je via nova bofilo?
— Ho, ne forte, mi faris tre malbonan elekton. — Per
kio? — Vidu, mia kara, li ne povas trinki, li ne scias ludi
kartojn, kaj al ĉio li havas ankoraŭ mirindan talenton de
parolado. — Kion do vi volas? mi vin ne komprenas!
Tio ĉi estas ja ĉiuj nur tre bonaj ecoj! — Sed vidu: li ne
povas trinki kaj trinkas, li ne scias ludi kartojn kaj ludas;
se li ne estus granda parolanto, tiam mi sola scius, ke li
estas malsaĝa, — nun la tuta mondo tion ĉi scias.
Avarulo, elirante el la preĝejo, kie la pastro parolis pri
bonfarado, diris : — La prediko tiel min tuŝis, ke mi mem
estas preta peti almozojn. [P. Koĉergov].
Gradeco de riproĉoj. La ministro diris al la direktoro ;
La opero iris tre bone, nur la ĥoroj lasis ion por deziri. —
La direktoro iras al la reĝisoro : — Sinjoro reĝisoro, mi
havas kaŭzon esti nekontenta je la ĥoro; mankas al ĝi
energio; mirinde estus, se lia ministra moŝto ne akceptus