mano kaj rompiĝis kaj la tuta inko elversiĝis sur la teron. Konfuzite la knabo staras kaj malgaje rigardas la elverŝitan inkon. — Nu, kion vi staras, mia knabo? diris unu preteriranto ; vi jam elskribis la tutan inkon kaj nun vi povas trankvile iri domen!
Principo. Luigantino de ĉambro : Antaŭ ol vi enloĝiĝas
en mian ĉambron, mi devas al vi rimarki, ke mi amas,
ke oni akurate pagu la luan pagon. — Studento : Tio ĉi
estas ankaŭ mia principo; aŭ akurate, aŭ tute ne!
Malbona memoro. De kio vi havas tian embarasan
mienon? — Ha, prezentu al vi mian teruran situacion :
mi petis hieraŭ fraŭlinon Marion pri ŝia mano kaj mi ne
memoras, kion ŝi al mi respondis : jes aŭ ne...
Neniom malhelpas. Sinjoro venas domen laca kaj malsata.
Lia sesdekjara kuiristino donas al li la tagmanĝon,
kia estas preparita tre malbone. — Sinjoro : Atiskultu,
Antonino, diru al mi malkaŝe, kial vi ne prenas oficon de
nutristino? ĝi estas ja multe pli enspeza, ol la ofico de
kuiristino. — Kuiristino : Ha, sinjoro, vi ŝercas! Kiel do
ĝi estus ebla? ĉu mi povus nun esti nutristino? - Sinjoro :
Neniom malhelpas! Kuiristino vi ja ankaŭ tute ne povas
esti kaj tamen estas!
Bonigo. Fianĉino : Diru, ĉu estas vero tio, kion mia
patrino al mi diris? — Fianĉo : Kion do? — Fianĉino : Ke
vi edziĝas je mi, ĉar mi poste havos grandan sumon da
mono. — Fianĉo: Sed mia infano, kontraŭe! estus al mi
eĉ pli agrable, se vi ĝin havus jam nun.
Tro granda postulo. —For! al sanaj kaj fortaj mi almozon
ne donas. — Kiel vi volas; pro viaj kelkaj centimoj mi
al mi piedon ne rompos.
Teruraj infanoj : Onklino parolas kun malgranda nevo,
kiu ĵus venis el la lernejo. — Nu, ĉu vi lernis aritmetikon? -
Certe! - Kion do vi lernis? — Deprenadon. — Aha!
sekve se mi diros al vi, en kiu jaro mi naskiĝis, ĉu vi