Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/87

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

povos diri, kian aĝon mi havas? — Oho! tiajn grandajn nombrojn ni en la lernejo ankoraŭ ne lernis.


Mirindaĵo en la medicino. En unu societo oni parolis pri medicino. Unu el la alestantoj diris, ke la unua montrilo en la plej multaj malsanoj estas la lango kaj se la lango estas kovrita, tio ĉi jam montras, ke la homo ne estas sana. — Kaj tamen, rimarkis alia, mi konas unu sinjorinon, kies lango ĉiam estas kovrita per tre dika tavolo da ĉikanoj kaj kalumnioj kaj ŝi tamen estas tute sana.


Ne volonte. Juĝanto : Viaj respondoj estas ĉiuj fonditaj sur plena vereco? — Juĝato: Vorto post vorto, Via moŝto! ke mi mortu, se mi iom mensogas! — Juĝanto : Sekve vi estas preta ankaŭ ĵuri pri ili? — Juĝato: Hm... ne tre volonte, sinjoro.


Neprospera aludo. Kara edzo, la kuracisto diras, ke mi bezonas min distri, vidi aliajn vizaĝojn Ĉirkaŭ mi...— Nu, en tia okazo mi tuj forlasos vian servantaron kaj dungos aliajn.


Naive : La somerloĝo, kiun mi luigas, sin trovas, kiel vi vidas, apud la arbaro mem. La odoron de la abioj vi havos ĉiam en la ĉambro. Provu nur la odoron! Belega, ravanta! Kaj kiel saniga! Ĉu vi eble havas iun malsanan je la brusto en via estimata familio? — Ne! — Ha, efektiva domaĝo!


Malegala legado. Patrineto, mi ricevis leteron de sinjoro Roberto, li petas mian manon ; ĉu vi permesas, ke mi ĝin donu al li? — Sinjoro Roberto? Ho, mia naiva, ĉu vi bone komprenas la dezirojn de sinjoro Roberto? — Legu do mem, patrineto, kion li skribas : « Fraŭlino, donacu al mi vian manon! mi povas vivi nur por vi! Per floroj kaj baloj mi plenigos vian tutan vivon! Kun via kiso mi iros al la fino de la mondo! » — Ha, ha, ha! sed vi ja tute ne bone legis la leteron! Rigardu, kion li skribas : « Fraŭ-