Saltu al enhavo

Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamenta Krestomatio, 1903.pdf/89

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

al vi ĵonglon, li diras al la servanto, alvokinte lin. La servanto ridetas. — Rigardu : ĉu tio ĉi estas kulereto? — Jes, sinjoro. — Kie do ĝi estas nun? demandis la sinjoro, rapide kaŝante la kulereton en la poŝon. — En via poŝo. — Ne, ne en mia, sed en la poŝo de tiu ĉi juna sinjoro. La servanto senvole returnas sin al la dando. Tiu ĉi suprensaltas. — Volu, sinjoro, elpreni la kulereton el via poŝo, turnas sin al li la nejuna homo. Vole-ne-vole la dando enŝovas la manon en la poŝon kaj eltiras la kulereton. — Nu, vi estas vera ĵonglisto, li rimarkas konfuzite. -Jes. Prenu por la kafo ; la brando estas pagita, diras la ĵonglisto, ĵetante moneron sur la tablon, kaj foriĝas, akompanata per salutoj de la mirigita servanto kaj forportante la kaŝitan kulereton. [J. Lojko.]


La poeto Pope. La angla reĝo, vidinte unu fojon sur la strato Pope’on, konatan poeton, sed ĝibulon, diris al sia sekvantaro : — Mi volus scii, por kio taŭgas tiu ĉi hometo, kiu iras tiel malrekte. Pope aŭdis tiujn ĉi vortojn kaj, turninte sin al la reĝo, li ekkriis : Por igi vin rekte iradi. [J. Lojko.]


Frideriko la Granda amis disputojn kaj havis la kutimon fini ilin per ekbato de piedo en la genuon de la kundisputanto. Unu fojon, havante fortan deziron disputi, li demandis unu korteganon, kial li ne diras al li sian veran opinion. — Estas maloportune, respondis tiu ĉi, diri siajn opiniojn al reĝo, kiu havas tiajn fortikajn konvinkojn kaj tiajn solidajn botojn. [N. B.]


Unu generalo demandis unu junan soldaton, ĉu estas sufiĉa por li la porcio da pano, kiun li ĉiutage ricevas. — Jes, Via Generala Moŝto. — Kaj eble io ankoraŭ restas? — Jes, Via Generala Moŝto, — Kion do vi faras kun la restaĵo? — Mi ĝin formanĝas, Via Generala Moŝto. [N. B.]


Rusa oficiro, ricevinte de unu alilandulo elvokon al duelo, sendis al li kiel sekundanton unu sian kolegon.