Oni prezentas al li la sekundanton de la kontraŭa flanko, malgrandan kaj tre dikan homon. — Ĉu vi scias nian kutimon, demandis la lasta, ke se la batalantoj maltrafas, la sekundantoj devas batali? — Mi konsentas, respondis la oficiro. — Sed ĉu vi scias, daŭrigis la dika sekundanto, ke mi je dudek kvin paŝoj trafas en kvinkopekan moneron? — Mi ne scias, respondis la oficiro, ĉu mi trafos en tia interspaco en kvinkopekon, sed en tian ventregon, kiel via, mi trafos sendube. [N. B.]
Malriĉa saĝulo tagmanĝis ĉe avara riĉulo. La avarulo
forŝovis la panon sur la tablo tiel malproksimen, ke la
malriĉa gasto ne povis ĝin atingi. Ne estante ankoraŭ
kontenta de tio ĉi kaj volante pli ĉagreni sian gaston, la
avarulo turnis sin al li : — Mi aŭdis, ke vi estas tre saĝa
homo, sed mi vidas, ke vi estas nelaborema : vi volas,
ke aliaj laboru, dum vi mem sidas sur ili kiel parazito
kaj manĝas kaj vestas vin per fremda kosto. Se, kontraŭe,
vi estus laborema, vi povus fariĝi io, ekzemple ĉe
mi kaj miaj komercoj. — Ne, mia bonfarema, respondis la
saĝulo, kontraŭe : mi volus io fariĝi ĉe vi, sed vi ne
permesas al mi... — Klarigu vin, diris la avarulo, ĉar mi
vin ne komprenas. — Tute simple, kun sarkasma rideto
sur la lipoj respondis la saĝulo : mi volis ĉe vi fariĝi
sata, sed vi ne permesas al mi. [N. Kuŝnir.]
Kontraŭ la germana leĝo pri la drinkemeco kelkaj gajaj
filoj de la Marburga universitato en unu nokto faris al si la
plezuron skribi per kreto sur la nigra tabulo de la universitata
domo la sekvantan sentencon : — Kiu bone
drinkas, tiu bone dormas; kiu bone dormas, tiu ne
pekas; kiu ne pekas, estas bona homo; sekve : kiu bone
drinkas, estas bona homo! Kian grandegan gajecon tiu
ĉi sentenco la sekvantan matenon elvokis ĉe la studentoj,
oni facile povas al si prezenti. [K. Hübert.]
Oni demandis la filozofon Malebranche pri la kaŭzo de
la suferoj de la bestoj. — Ke la homoj suferas, tio ĉi