estas komprenebla : Adamo manĝis la malpermesitan frukton ; sed por kio suferas la bestoj? — Eble ili manĝis malpermesitan fojnon, respondis Malebranche. [N. B.]
Jubilea telegramo. Mallongan tempon post la 25-jara
jubileo de la tago de apero de « Guberniaj Skizoj » de la
rusa satiristo Ŝĉedrin-Saltikov havis lokon la ĉiujara kolega
tagmanĝo de la studentoj de la N...a universitato. Unu
el la alestantoj proponis, ke oni esprimu al la talenta
satiristo la studentan gratulon je la pasinta jubileo. Lia
ideo estis unuvoĉe akceptita kaj tuj estis kunmetita telegramo
kun konvena teksto kaj kun la komuna subskribo :
« Ciujare-tagmanĝantaj studentoj. » Post unu horo de
Ŝĉedrin venis respondo : « Dankas! Ĉiutage tagmanĝanta
Ŝĉedrin. »
Fortaj konvinkoj. Kiam Napoleono I forlasis la insulon
Elbo kaj aliradis al Parizo, la Pariza gazeto « Moniteur » per
la sekvantaj esprimoj sciigis pri tio ĉi siajn legantojn :
(tago 1) : La malbenita hommanĝanto eliris el sia nesto;
(tago 2) : La korsika diablo forlasis la ŝipon en la golfo
Ĵuano; (tago 3) : La tigro alvenis al Gano; (tago 4) : La
monstro pasigis la nokton en Grenoblo; (tago 5): La tirano
trairis tra Liono; (tago 6) : La uzurpatoron oni vidis en
60 mejloj de la ĉefurbo; (tago 7): Napoleono estos morgaŭ
apud niaj fortikaĵoj; (tago 8) : La imperiestro venis al Fonteneblo;
(tago 9) : Lia Imperiestra Moŝto enpaŝis hieraŭ
en la palacon Tuilerian, ĉirkaŭita de siaj fidelaj regatoj.
Inter geedzoj. — La diablo prenu tian ordon! ĉiun fojon,
kiam mi volas vesti novan ĉemizon, ĝi ĉiam estas sen
butonoj! — Kiel vi ne hontas, grandaĝa viro, tiel brui
pro kelkaj mankantaj butonoj! Rigardu la infanojn : ĉe
ili la tutaj vestoj estas disŝiritaj, kaj ili ne diras eĉ unu
vorton.
Solvita problemo. Unu fojon la glora Buffon invitis al
tagmanĝo kelkajn aliajn naturistojn. Post la tagmanĝo
la societo deiris en la ĝardenon. Estis ankoraŭ sufiĉe