varmege, malgraŭ ke la suno staris jam sufiĉe malalte. En la ĝardeno turnis sur sin la atenton staranta sur postumento vitra globo, kion oni ofte vidas en ĝardenoj. Iu, metinte sur ĝin la manon, trovis, ke per ia strangeco ĝi estas sur la ombra flanko multe pli varma, ol sur la suna. Li tuj komunikis sian eltrovon al sia najbaro. Unu post la alia ĉiuj komencis metadi la manojn sur la globon kaj trovis, ke la dirita estas vero. Ĉiuj kolektiĝis ĉirkaŭ la vitra globo, kaj komenciĝis alte scienca interparolo ; ĉiu, por klarigi la fenomenon, elpensis sian teorion : unu supozis engluton de la radioj de varmeco, alia montris la liberiĝon de kaŝita varmelemento, tria klarigis ĉion per rebato de la radioj. Kion unu ne sciis, tion plenigis la alia, kaj fine, apogante sin sur la leĝoj de la natura, ili venis al la konkludo, ke la apero estas tute natura kaj ke alie ne povas esti. Buffon, kiu ne volis ankoraŭ esprimi sian opinion pri tiu ĉi apero, alvokis la ĝardeniston kaj demandis : — Nu, mia kara, diru, kial la globo sur la ombra flanko estas pli varma, ol sur la flanko turnita al la suno? — Kial? respondis la ĝardenisto, tial, ĉar mi ĵus turnis la globon, por ke tiu ĝia flanko ne tro varmiĝu. [M. Solovjey.]
Unu virino plendis al kapitano, ke ŝi estas cirkaŭrabita
de liaj soldatoj. — ĉu ili ĉion forportis? demandis la
kapitano. — Ne, ili restigis ion. — Nu, sekve tio ĉi ne
estis miaj soldatoj; miaj prenas ĉion.
La imperiestrino Katerino sonoras kaj neniu el ŝiaj servantoj
venas. Ŝi iras el la kabineto en la vestejon kaj
pli malproksimen, kaj fine en unu el la lastaj ĉambroj ŝi
vidas, ke la hejtisto fervore ligas maldikan pakaĵon.
Ekvidinte la imperiestrinon, li paliĝis kaj ĵetis sin antaŭ
Ŝi sur la genuojn. — Kio estas? ŝi demandis. — Pardonu
min, Via Imperiestra Moŝto! — Kion do vi faris? — Jen,
kara reĝino, mia valizo estas plena de diversaj bonaj
objektoj el la palaco de Via Moŝto, Tie ĉi sin trovas ros-