taĵo, kukaĵo, kelkaj boteletoj da biero kaj kelkaj funtoj da bombonoj por miaj infanetoj. Mi deĵoris mian semajnon, kaj nun mi iras hejmen. — Tra kie do vi volas eliri? — Jen tie, per tiu ŝtuparo, — Ne, tie ne iru ; tie eble renkontos vin la ĉefo de la palaco; kaj mi timas, ke tiam viaj infanoj nenion ricevos. Prenu do vian pakaĵon kaj iru post mi. Ŝi elkodukis lin tra la salonoj sur alian ŝtuparon kaj, malferminte mem la pordon, diris :— Nu, nun iru kun Dio.
La advokato de ratoj. Chassié, unu el la plej gloraj
juristoj de Francujo kaj poste. prezidanto de la parlamento
en la Provenco, fondis sian gloron per tio, ke li
en la jaro 1522 elpaŝis kiel advokato de ratoj. Oni devas
scii, ke en la fino de la mezaj centjaroj regis la malsaĝo,
ke la reĝa prokuroro eĉ bestojn tiradis al juĝo, Tio
ĉi havis lokon kun la ratoj en la dirita jaro; ili estis invititaj
al la juĝejo, por pravigi sin kontraŭ la plendoj,
levitaj kontraŭ ili. Kompreneble ili ne venis, kaj ĉiu
pensis, ke oni juĝos ilin en foresto, kiam subite Chassié
aperis kiel ilia defendanto kaj diris, ke liaj klientoj ne
estis invititaj en leĝa ordo. — Kaj kiel oni tion ĉi povas
fari? demandis la prokuroro; kaj kun ŝajna seriozeco
la advokato respondis : — Oni albatu la inviton al la pordoj
de la preĝejoj, sed oni forgesu nenian lokon, oni ankaŭ
enŝlosu ie la katojn, la terurajn malamikojn de miaj
klientoj, por ke la vojoj fariĝu liberaj, kaj oni bone
klarigu al la katoj, ke ili estos severe punataj, se ili
malgraŭ la malpermeso pekos kontraŭ la libereco de la
vojoj. — Tio ĉi estas ja neebla, ekkris la prokuroro. —
En tia okazo mi esprimas proteston kontraŭ ĉia farita
juĝa decido, respondis Chassié kaj forlasis triumfe la
salonon de juĝo. De tiu momento lia gloro estis fondita;
la tuta Francujo penadis en okazo de bezono ricevi lin
kiel advokaton.
Sur balo. — Invitu al valso tiun fraŭlinon, kiun vi tie