Paĝo:Zamenhof L. L. - Fundamento de Esperanto, 1905.djvu/55

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

formo forme | form | Form | форма | forma, kształt.
vilaĝo village | village | Dorf | деревня | wieś.
ĝentila gentil, poli | polite, gentle | höflich | вѣжливый | grzeczny.
ĉe chez | at | bei | у, при | u, przy.

§ 16.

Mi legas. — Ci skribas (anstataŭ “ci” oni uzas ordinare “vi”). — Li estas knabo, kaj ŝi estas knabino. — La tranĉilo tranĉas bone, ĉar ĝi estas akra. — Ni estas homoj. — Vi estas infanoj. — Ili estas rusoj. — Kie estas la knaboj? — Ili estas en la ĝardeno. — Kie estas la knabinoj? — Ili ankaŭ estas en la ĝardeno. — Kie estas la tranĉiloj? — Ili kuŝas sur la tablo. — Mi vokas la knabon, kaj li venas. — La infano ploras, ĉar ĝi volas manĝi. — La infanoj ploras, ĉar ili volas manĝi. — Knabo, vi estas neĝentila. — Sinjoro, vi estas neĝentila. — Sinjoroj, vi estas neĝentilaj. — Mia hundo, vi estas tre fidela. — Oni diras, ke la vero ĉiam venkas. — En la vintro oni hejtas la fornojn. — Kiam oni estas riĉa (aŭ riĉaj), oni havas multajn amikojn.

ci tu, toi | thou | du | ты | ty.
anstataŭ au lieu de | instead | anstatt, statt | вмѣсто | zamiast.
uzi employer | use | gebrauchen | употреблять | używać.
tranĉi trancher, couper | cut | schneiden | рѣзать | rznąć.
il instrument; ex. tondi tondre—tondilo ciseaux; pafi tirer (coup de feu)—pafilo fusil | instrument; e. g. tondi shear—tondilo scissors | Werkzeug; z. B. tondi scheeren—tondilo Scheere; pafi schiessen—pafilo Flinte | орудіе; напр. tondi стричь—tondilo ножницы; pafi стрѣлять—pafilo ружье | narzędzie; np. tondi strzydz—tondilo nożyce; pafi strzelać—pafilo fuzya.
ruso russe | Russian | Russe | русскій | rossjanin.
ĝardeno jardin | garden | Garten | садъ | ogród.
voki appeler | call | rufen | звать | wołać.