Paĝo:Zamenhof L. L. - Gentoj kaj Lingvo Internacia, 1912.pdf/10

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

grupo, kiu ĉiam vivas kun la tero kaj naturo. Ŝanĝu la cirkonstancojn de la grupa vivo, kaj tiam—kion ni jam ofte vidis en la historio—morgaŭ la grupo A havos karakteron de la grupo B kaj la grupo B la karakteron de la grupo A. Ne, ne ia malsameco de la naturaj mensoj kreas la gentojn kaj la intergentan malamon.

Ĉu ĝin kreas la malsameco de la deveno? Efektive, en la unua momento ŝajnas, ke tio estas la plej ĉefa kaŭzo de la intergenta malamo. Ni scias, ke ĉiu el ni amas “sian sangon”, ke ĉiu el ni multe pli amas sian fraton aŭ samfamilianon, ol ĉiun “fremdulon”. La interne altira kaj ekstere forpuŝa apartiĝado de la familioj prezentas jam prototipon de reciproka rilato inter gentoj kaj rasoj, kiuj pro supozo de deveno prezentas ja nenion alian, ol familiojn en pli vasta mezuro. Tamen, kvankam samgentanoj nomas sin “samsanguloj” kaj "fratoj", estas tre facile pruvi, ke la analogio inter familioj kaj gentoj kaj la graveco de la deveno por la intergentaj rilatoj estas nur ŝajna. Samfamilianoj scias, ke ilin naskis la samaj gepatroj aŭ la samaj geavoj; samgentanoj analogie kredas, ke antaŭ multe da centjaroj aŭ miljaroj ilin naskis la samaj prapraavoj; sed tiu kredo estas nur supozo, kiu estas bazita ekskluzive nur sur la sameco de la lingvo kaj religio, kaj kiu en la plimulto da okazoj estas tute malĝusta. Kaŭze de konstanta intermiksiĝado de la popoloj, neniu (krom kelkaj heredaj kastoj, kiel ekzemple la kastoj hindaj aŭ la hebreaj kohenoj kaj levidoj) en la nuna tempo povas scii, al kiu gento apartenis lia prapraavo. Ne sole oni ne povas pruvi, ke ĉiu nuna loĝanto de la tero apartenas al la sama gento, al kiu apartenis liaj malproksimaj praavoj, sed kontraŭe: el tiuj personoj, kiuj scias sian devenon (krom la religie fermitaj kastoj), la plimulto scias tute