Paĝo:Zamenhof L. L. - Gentoj kaj Lingvo Internacia, 1912.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

polaj francoj,—ĉu tiam la francaj naciistoj-ŝovinistoj ne vidus en ili verajn francojn? Multe pli rapide iras la procedo ĉe pli granda geografia kaj etnologia proksimeco. Ekzemple prezentu al vi, ke hodiaŭ ĉiuj hungaroj forgesis por ĉiam la lingvon hungaran kaj komencis paroli nur la lingvon de la germanoj: ĉu en tia okazo post 30 ĝis 40 jaroj ekzistus inter ambaŭ gentoj ia diferenco aŭ genta malamo? Certe ne, ĉar ili por ĉiam fariĝus unu gento. Prezentu al vi, ke hodiaŭ ĉiuj hebreoj decidis forĵeti por ĉiam la hebrean religion kaj akceptis la religion de la popoloj, kiuj ilin ĉirkaŭas; ĉu en tia okazo post 30 ĝis 40 jaroj ekzistus ankoraŭ ia diferenco inter hebreoj kaj ne‑hebreoj, ia “hebrea problemo”, ia antisemitismo aŭ filosemitismo? Certe ne, ĉar per la ŝanĝo de la religio la tuta tiel nomata “hebrea raso” por ĉiam malaperus. Sekve ne la malsameco de la deveno, kiu estas nur preteksto, sed ne kaŭzo, kreas la gentojn kaj la intergentan malamon.

Kio do estas la vera kaŭzo de la intergenta diseco kaj malamo? El ĉio, kion mi supre montris, oni povas jam vidi, ke, malgraŭ ĉiaj kvazaŭsciencaj teoriojI pri rasaj apartaĵoj, klimatoj, hereda sango k.t.p., la veraj muroj inter la gentoj, la vera kaŭzo de ĉia intergenta malamo estas nur la malsameco de la lingvoj kaj religioj. Precipe la lingvo havas tian grandegan kaj preskaŭ ekskluzivan rolon en la diferencado de la gentoj, ke en kelkaj lingvoj la vortoj "lingvo" kaj “gento” estas plenaj sinonimoj. Se du homoj parolas la saman lingvon, sen reciproka humiligo, kun egalaj rajtoj pri tiu lingvo, kaj dank' al ĝi ili ne sole reciproke sin komprenas, sed havas la saman literaturon (buŝan aŭ skriban), la saman edukon, la samajn