Paĝo:Zamenhof L. L. - Gentoj kaj Lingvo Internacia, 1912.pdf/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

deziri, ni ne devas kun granda malfacileco kaj duba rezultato provi ĝian kreadon—ĉar ĝi jam ekzistas, kiel senduba, plene palpebla fakto. Ni devas nur subteni ĝin.

Neniaj kompromisaj paliativoj, neniaj sagacaj politikaj kontraktoj donos pacon al la homaro. Sed ju pli la esperantismo fortiĝos en la mondo, ju pli ofte la homoj el diversaj gentoj kunvenados kaj interrilatados sur neŭtrala fundamento, des pli ili kutimos sin kompreni kaj ami, des pli ili sentos, ke ili ĉiuj havas egalajn korojn, egalajn mensojn, egalajn idealojn, egalajn suferojn kaj dolorojn, ke ĉia intergenta malamo estas nur restaĵo el la tempoj barbaraj. El tiu neŭtrala fundamento, kaj nur el tiu fundamento, iom post iom elkreskos tiu estonta unuigita kaj pure homa homaro, pri kiu revis la profetoj de ĉiuj gentoj kaj tempoj.

Se vi, membroj de la Kongreso de Rasoj, volas, ke viaj laboroj donu realajn fruktojn, vi scios, kion vi devos fari.