Paĝo:Zamenhof L. L. - Gentoj kaj Lingvo Internacia, 1912.pdf/8

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tros al ni, ke la kaŭzo de tiu antipatio estas tute alia: la nigruloj, kun kiuj ni, blankuloj, kunpuŝiĝas, antaŭ tre nelonge estis ankoraŭ sovaĝuloj kaj poste sklavoj, kaj la plimulto el ili konservas ankoraŭ la karakterajn trajtojn aŭ la sekvojn de longa barbareco kaj sklaveco, kaj tio nin, homojn liberajn kaj jam de longe civilizitajn, pure instinkte forpuŝas. La sentoj de blankulo koncerne nigrulon—tiu sento, kiu ŝajnas al ni in rasa antipatio—estas en efektiveco tute la sama, kiel la sento de hereda aristokrato koncerne krudan kampulon, kiu estas malagrabla al li pro sin neinteligenteco kaj malelegantaj manieroj. Sed kiam post kelka tempo ĉe la nigruloj malaperos ĉiuj trajtoj de estinta barbareco kaj sklaveco, kiam ili atingos potencan gradon da kulturo, elŝovos el sia mezo multe da grandaj homoj—tiam tute sendube la nuna senkonscia malestimo kaj antipatio cedos lokon al respekto, kaj tiam nin jam certe ne forpuŝos ilia nigra haŭto au dikaj lipoj. Ĉiu el ni povas vidi en sin propra popolo multajn personojn, kies korpoj multe pli malplaĉas al ni, ol la korpo de ia alirasano; se iliaj korpoj estas por ni tro malagrablaj, ni eble ilin evitas; sed ĉu pro la formo de ilia korpo ni ilin malamas aŭ persekutas? Ne! Ne la malsameco de la korpaj formoj kreas la intergentan malamon.

Ĉu ĝin kreas la malsameco de la mensoj? Ne! La cerboj kaj la koroj de la homoj el ĉiuj gentoj estas laŭ sia naturo tute egalaj; kaj se ni tiel ofte vidas malsamecon de mensoj, tio estas ne propraĵo genta, sed propraĵo individua, aŭ dependas nur de la cirkonstancoj, en kiuj la individuo aŭ la tuta gento vivas. Se ni vidas grandegan diferencon inter la mensoj de ia interne‑afrika gento kaj la mensoj de ia eŭropa popolo, la kaŭzo konsistas ne en la malsameco de la gentaj ecoj, sed en la