Paĝo:Zamenhof L. L. - Gentoj kaj Lingvo Internacia, 1912.pdf/9

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

malsameco de la civilizacio aŭ de la politikaj aranĝoj. Donu al la afrikanoj sen premado kaj malamo altan homan civilizacion, kaj tiam iliaj mensoj neniom diferencos de niaj. Forprenu de ni nian tutan civilizacion, kaj tiam niaj mensoj neniom diferencos de la mensoj de afrikanaj hommanĝantoj. Sekve ni havas ĉi tie ne diferencon de gentaj mensoj, sed diferencon de klereco, kiun ni en pli au malpli granda mezuro povas vidi ankaŭ inter la diversaj klasoj aŭ diversaj historiaj periodoj de la sama gento.

Ke la diversaj mensoj ne prezentas ian apartenaĵon gentan, tion pruvas ne sole la fakto, ke egalmaniere edukitaj homoj el ĉiuj europaj gentoj havas tute egalajn mensojn, sed tion ankoraŭ pli bone pruvas la komparo ekzemple inter civilizita antikva egiptujano, civilizita nuntempa japano kaj civilizita eŭropano: ili tri apartenas ne sole al malsamaj gentoj, sed eĉ al tute malsamaj rasoj kaj kontinentoj, kaj tamen—se ni apartigos la cirkonstancojn de tempo, loko kaj religio—ĉu la mensoj de tiuj afrikano, aziano kaj eŭropano ne aperos al ni tute egalaj? Ĉu ekzemple la menso de tute alirasa japana scienculo ne estas la sama, kiel la menso de eŭropa scienculo, malgraŭ ke ankoraŭ antaŭ 50 jaroj inter la japanoj kaj eŭropanoj ekzistis ŝajne kolosa malsameco?

Se unu homa grupo havas aŭ ŝajnas havi iom alian karakteron, ol alia grupo, tio venas ne de ia aparta genta menso, sed nur de apartaj cirkonstancoj, en kiuj la grupo vivas: grupo, edukita en sklaveco, ne povas havi tian kuraĝan kaj liberan teniĝon, kiel grupo, edukita en libereco; grupo, kiu ne havis la eblon ion lerni, ne povas havi tian larĝan spiritan horizonton, kiel grupo, kiu multe lernis, grupo, al kiu estas malpermesite havi aliajn laborenspezojn krom komerco, ne povas havi tian karakteron, kiel