Paĝo:Zamenhof L. L. - Homaranismo, 1906.pdf/20

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

ĉiuj eblaj temoj, laŭ la deziro de la partoprenantoj, kaj de aliaj rondetoj ili distingiĝas nur per tio, ke en ili partoprenas homoj, kiuj havas neŭtrale-homajn religiajn kaj naciajn principojn kaj ke la interparolado en ili estas farata precipe en la lingvo neŭtrale-homa.

12.

Homarano mi nomas ĉiun homon, kiu subskribis la „Deklaracion de homarano“ kaj alskribiĝis al iu el la ekzistantaj homaranaj temploj aŭ rondetoj.

Rimarko. Ĉiu nova rondeto da homaranoj devas publikigi sian adreson en iu el la gazetoj, kiuj estas eldonataj en la lingvo internacia.